Bever GR
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Bever |
Bever | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Grizono |
Distrikto | Malojo |
Komunumaro | Supra Engadino |
Koordinatoj | 46° 43′ 0″ N 9° 53′ 10″ O / 46.71667 °N, 9.88611 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 43′ 0″ N 9° 53′ 10″ O / 46.71667 °N, 9.88611 °O (mapo) |
Areo | 45,75 km² |
Alteco | 1708 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 7502 |
Komunumkodo | 7381 |
Pri la komunumo
[redakti | redakti fonton]Bever estas komunumo de la komunumaro Supra Engadino kaj la distrikto Malojo en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 648 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Bever situas en Supra Engadino ĉe la suda flanko de Albulotunelon de Retia Fervojo. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Bever en la valfundo ankaŭ la vilaĝeto Spinas ĉe la suda protalo de Albulotunelo kaj eksklavo tute supre en la Valo Bever.
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo Bever limas en nordo kaj oriento al La Punt Chamues-ch, kaj en sudo kaj okcidento al Samedan. La eksklavo en Supra Valo Bever limas en nordo al Bergün/Bravuogn, en oriento al Samedan, en sudoriento al Sankta Maŭrico, en sudo al Silvaplana, en sudokcidento al Bivio, en okcidentsudokcidento al Marmorera, en okcidento al Sur, kaj en nordokcidento al Tinizong-Rona.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Tra Bever pasas la kantona ĉefvojo n-ro 28 de Malojopasejo nordorienten tra tuta Engadino. En Bever kuniĝas la albula linio de Retia Fervojo, kiu estas monda heredaĵo de UNESKO, kun ĝia transengadina linio.
Lingvoj
[redakti | redakti fonton]Ĝis komence de la 20-a jarcento Bever estis ĉefe romanĉlingva komunumo. Ek de tiam la nombro de romanĉlingvanoj en la komunumo konstante malkreskis, dum samtempe almigris germanlingvanoj. En la 1940-aj jaroj la nombro de germanlingvanoj kaj romanĉlingvanoj egaliĝis. Okaze de la popolnombrado de 1980 parolis 40,51% la germanan lingvon, dum 36,11% parolis la romanĉan kaj 20,14% la italan. En la jaro 2000 jam du trinonoj de la loĝantaro parolis la germanan, nome 66,56%, dum 18,86% parolis la romanĉan kaj 11,73% la italan.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Bever datiĝas el la jaro 1139 kiel ad Bevero. Ĝis la administracia reformo de 1851 Bever dividis sian historion kun Supra Engadino kaj formis parton de la tribunalkomunumo Sur Funtauna Merla. Ek de 1851 ĝi estas komunumo de la komunumaro Supra Engadino en la distrikto Malojo. [1]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Aliaj signifoj de Bever
- Bever (stacidomo)
- Spinas (stacidomo)
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo de la komunumo Bever
- Bever GR en la Historia Leksikono de Svislando (germane, france, itale)
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Bever – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|